Esperanta Civito

FEM kaj LF en la internacia festivalo de la femina kino


Feminisma Esperanta Movado kaj la redakcio de "Literatura Foiro" ĉeestas per oficialaj akreditivoj la 39an Internacian Festivalon de la Femina Filmo, ĉi-semajne apud Parizo. La festivalo proponas dekojn da kurt- kaj longmetraĵojn el la tuta mondo: pri kelkaj el ili aperos recenzoj en "Literatura Foiro" danke al la gekorespondantoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

La unua tago prezentis du filmojn kiuj, en tre diversaj perspektivoj, proponas demandon de identeco. La unua, en la sveda, de reĝisorino Amanda Kernell: "Samea sango"; la dua, en la araba, de la egiptaj Nada Riyadh kaj Ayman El Amir: "Feliĉe ĉiam poste".

Lokite en Laponio kaj Upsalo dum 1933, "Samea sango" retrospektivas pri la procezo de svediĝo de la protagonistino, juna laponino. La laponoj estas la indianoj de Eŭropo, kaj ekzemplo de mistraktata minoritato, kiu suferas pro rasismo precipe en Norvegio, laŭ deklaro de la aktorino, intervjuita post la premiero.

Lokite en Egiptio dum la 2010aj, "Feliĉe ĉiam poste" ne esploras demandon pri integriĝo aŭ asimiliĝo, sed pri restado aŭ ekziliĝo.

Efektive komuna al ambaŭ filmoj estas la dilemo resti aŭ foriri: resti signifas gardi sian originan identecon, foriri signifas (almenaŭ parte) rezigni pri ĝi.

Legu pli en "Literatura Foiro"

(HeKo 637 4-B, 12 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0537 s s