Esperanta Civito

PEN Internacia pri Turkio en la Homrajta Konsilio


PEN Internacia esprimis sian starpunkton pri la ruino de esprimlibero kaj amasmedia komunikado en Turkio, hodiaŭ ĉe la 34a speciala sesio de la Homrajta UN-Konsilio. La deklaro estis subskribita ankaŭ de la Esperanta PEN, kune kun sepdeko da organizoj (la duono estas PEN-centroj).

Ekde la pasinta somero pli ol cent okdek komunikaj kanaloj estis fermitaj pro prezidenta dekreto, kaj almenaŭ cent kvindek verkistoj, ĵurnalistoj kaj publicistoj estis enprizonigitaj. La situacio des pli akriĝis lastatempe, koincide kun la kampanjo pri referendumo per kiu la registaro volas aprobigi konstituciajn ŝanĝojn. Arestoj kaj silentigoj fakte celas la opoziciantojn al tiuj ŝanĝoj.

PEN Internacia petas la UN-Konsilion voki la turkajn aŭtoritatojn al:
- garantiado pri egalaj tempoj en la brodkasto por kaj kontraŭ la konstituciaj amendoj;
- haltigi la klimaton de suspekto kaj timo, interalie per la liberigo de la persekutataj publicistoj:
- nuligi la iniciatojn lige kun la sieĝostato, kiuj kontraŭas la engaĝon de Turkio rilate al homaj rajtoj.

La subskribo de la Esperanta PEN havas la politikan apogon de la Kapitulo de la Esperanta Civito.

(HeKo 637 6-B, 15 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0115 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0519 s s