Esperanta Civito

Gravaj kontribuoj al nia teatro


Lastmonate kreskis la Goldoni-repertuaro en esperanto: post "Kurioza okazaĵo" (trad. Orengo, 1934), "La servisto de du mastroj" (trad. Anev, 1974), "La gastejestrino" (trad. Minnaja, 1989), jen du novaj komedioj – "La kafejo", tradukita de Carlo Minnaja, kaj "La ruza vidvino", tradukita de Perla Martinelli.

Pri ĉi-lasta ni publikigas antaŭpremiere la enkondukan komentarion de la tradukintino. Ambaŭ komedioj aperos ĉi-jare en "Literatura Foiro".

* * * * *

Carlo Goldoni verkis dekojn da teatraĵoj ankoraŭ hodiaŭ plene ĝudonaj, el kiuj nur tri estis ĝis nun prezentitaj en esperanto. Kial do traduki por datrevena omaĝo ĝuste "La ruzan vidvinon"? Pro diversaj konsideroj, el kiuj tri plej gravas.

Temas pri la unua komedio kie plene realiĝas la reformo de la venecia majstro. Male al la ĝistiama kutimo en la itala Arta Komedio, la dialogoj estas kompletaj, la aktoroj ne plu rajtas improvizi sur simpla kanvaso. Al tiu reformo Goldoni restos fidela en sia tuta dramaturgio.

Duavice, Rozaŭra anticipas alian protagonistinon: Mirandolina, la Gastejestrino. La bolonjanino estas la prototipo de la sendependa kaj elturniĝema virino en la deksepa jarcento. La teatro de Goldoni estas pli feminisma ol oni atendus, kaj malkaŝas realon pri kiu oni emas forgesi: en la epoko, kiam la aristokrataro regis, virinoj havis pli da sociaj rajtoj ol post la burĝaj revolucioj.

Fine, la enhavo estas aparte taŭga por la esperanto-publiko: internacia kunularo, kun rilatoj interkulturaj, interklasaj kaj intergeneraciaj. La komparo inter la kvar stereotipoj (italo, franco, hispano, anglo) estas plej taŭga por nia publiko, kie la parodio de diverslandanoj ja estas klasika humura atuto.

En la teksto la uzo de la venecia dialekto (precipe ĉe Arlekeno) starigis stimulan defion. Mi tradukis la parolon de Arlekeno paŭsante la melodion de la venecia, por ke lia lingvaĵo estu sentebla, antaŭ ol komprenebla, nome ĝi sonu ĉe orelo de esperantisto samkiel ĝi sonas ĉe orelo de ne venecilanda italo.

La venecia riĉas en elizioj kaj apokopoj, precipe ĉe la vortoj kiuj finiĝas per labialo kaj nazalo. Aldone, kvankam nature inteligenta, Arlekeno ne havas kulturon, do lia lingvaĵo foje limas je misgramatikeco. Samtempe (kaj simile al sia responda rolulino, Marionette) Arlekeno reflektas la parolmanieron de la mastroj, kvazaŭ misforma spegulo. Fine, li devas distingi sin konotacie, kiam li bezonas, laŭdunge, jen hispanumi jen francumi.

Kiel Goldoni mem klarigas en sia enkonduko, la lingvouzo en "La ruza vidvino" povas kaŭzi kritikojn pro suspekto de nerealismo. Sed ĉi tiu komedio sekvas ian translingvan kodon, kiu des pli motivas la preferon por esperantigi ĝin. Kvankam klare lokita, la verko transvivas sian epokon: vera arto, do eterna.

(Perla Martinelli)

[HeKo 327 9-B, 9 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0195 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0642 s s