Esperanta Civito

Fokuso pri antisemitismo la 14an de Aprilo


Komisiite de Kultura Centro Esperantista kiel organizanto de la evento, c-ano Giorgio Silfer festparolados 14 aprilo 2017 matene en Ĉaŭdefono, okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj, ĉi-jare koincida kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Tial li anoncis ke li dediĉos specifan atenton al la antisemitismo en la historio de la esperanta popolo. Ĉu vere la fenomeno estas tiel rimarkinda?

"Ĝi estas pli ol rimarkinda, kaj ĝi pruvas ke ni estas popolo, ĉar ni ampleksas ĉiun tendencon: se ni estus movado, tiaj tendencoj estus eliminitaj. Sed ili persistas, kaj manifestiĝas en ĉiuj epokoj, ekde Zamenhof ĝis nun. Ili pruvas, kiom erara estas la historiografia strebo prezenti Esperantion nur kiel Gesellschaft, ignorante ĝian dimension de Gemeinschaft" opinias prof. Silfer, kiu aldonas: "Tipa ekzemplo estas la klopodo montri la esperantismon nur kiel komponanton de la respublika rezisto kontraŭ la frankismo: efektive la plimulto (eĉ la plejmulto) de la esperantistaro simpatiis por la Respubliko; sed batalis armeaj oficiroj esperantlingvaj ĉe ambaŭ flankoj, kaj la plej fama viktimo de la civila milito en Hispanio estis la prezidanto de IKUE, pastro Font i Giralt, murdita de antifrankistoj."

Laŭ la Vickonsulo, Esperantio spertis diversajn formojn de antisemitismo, konforme al la epokoj. Preterlasante la kazon de Antoni Grabowski (kiu membris en pola politika partio kun antisemita programo), la unua grava epizodo historie atestita okazis sojle de la unua mondmilito: la incidento ĉe "Pola Esperantisto", pro draste kontraŭjuda artikolo (dulingva) de Andreo Niemojewski, kies vidpunkton defendis la redakcio mem (julio 1914). Oni subtaksas la negativan efikon de tiu incidento, kombinitan kun la ŝoko pro la eksplodo de la milito, ĉe Zamenhof mem.

En la intermilita periodo la kreskanta rasismo influis ankaŭ en Esperantio. Ne nur en la nazia Germanio, sed eĉ en landoj kie rasismaj leĝoj ne estis dume aktivaj: sufiĉas mencii la kazon de Ágost Benárd, prezidanto de Hungara Esperanto-Federacio kaj de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato, samtempe kiam Frigyes Karinthy prezidis Hungarlandan Esperantistan Societon.

En pli proksimaj tempoj manifestiĝis "maldekstra" antisemitismo, ne nur pro la oficiala pozicio de Sovetunio kontraŭ Israelo, ekde 1967. Ĉampionoj de la anarkoida kontraŭjudismo, en la formo kontraŭisraela, troviĝas precipe en Hispanio kaj en Francio.

"Ni estas popolo kiu travivas multajn kontraŭdirojn kaj paradoksojn; sed eble la plej nekredebla estis la malpermeso al hebreoj aliĝi al societoj por la propagando de lingvo inventita de hebreo!" konkludas prof. Silfer. "Esperanto kiel lingvo de antisemitoj? Nu, ankaŭ la germana estis lingvo de plej alta filozofio kaj plej profunda barbareco. Ne indas miri, endas kompreni la homan naturon."

[HeKo 640 3-B, 8 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0590 s s