Esperanta Civito

La Senato startis per interesa alparolo de la nova Konsulo


Ĉiuj formalaj demarŝoj por la eko de la kvara mandato de nia Senato estis plenumitaj hieraŭ. La forumanoj elektitaj al la Senato lasis la Forumon por la proporcia branĉo de la Parlamento. La senataj grupoj koincidas kun la elektitoj: dek kvin verdanoj kaj kvar blankanoj. La Blanka grupo restas estrata de sen. Anna Bartek, la Verda grupo estas provizore estrata de sen. Julio Herrero, vicgrupestro en la antaŭa mandato.

La Senato ratifis la Kapitulon nomumitan de la Konsulo. Ĝi konsistas el ses membroj, sed baldaŭ aldoniĝos sepa, pri klerigado. La ses kapitulanoj jam aktivis en la ekzekutiva povo dum la pasinta mandato.

En sia alparolo, la nova Konsulo emfazis sian rolon de prezidanto de la tuta civitanaro, ne nur de unu partio. Ŝi insistis pri prezidenta, pli ol "ĉefministra" ofico. Ŝi tamen ne antaŭvidas evoluon al "kanceliera federismo": la Civito restas ankrita al prezidenta federismo, eĉ se la Unua Vickonsulo engaĝos sin pli intense en la eksteraj rilatoj.

La du alparoloj de la Konsuloj (eliranta kaj eniranta) forte kompletiĝis. Sen. Conde Rey faris politikan bilancon de sia mandato, listigante multajn atingojn. Sen. Nguefack listigis la farotaĵojn, substrekante la prioritatojn por la evoluo de la Civita banko, por la Tria Mondo, por la kreo de nova politika klaso en Esperantio.

"Ni tamen atentu ke la vigleco ne estu simpla sinonimo de monserĉado. La Civito ne estas la kutima NRO, kiu postkuras projektojn subvenciatajn de internaciaj organizoj. En tiuj kazoj, la programon ne faras la organizo mem, sed la elpensintoj de Programo Erasmus, ekzemple; kaj la organizo kondutas kiel kliento de granda magazeno, kies dieton diktas ne la plano de sana nutrado, sed la semajna ondo de rabatoj kaj ofertoj" konkludis la alparolo de la nova Konsulo.

(HeKo 640 7-C, 14 apr 17)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0824 s s 
  Total: 0.1002 s s