Esperanta Civito

Opozicio kaj majoritato dialogos pri konstitucia amendo


Jam ĉe la dua Senata sesio la opozicio, per la voĉo de la Blanka grupestro Anna Bartek, levis la demandon pri amendo de la artikolo 17 de la Konstitucio. La Blankanoj, laŭ sia balotprogramo, celas la absolutan proporciecon, sen ajna balotpremio, okaze de la Senataj elektoj.

En la unua konsultiĝo, sen. Julio Herrero montris disponeblon revizii la kvanton, kiel jam okazis en antaŭa mandato: de ok al ses malkreskis la balotpremio, ĝi povus pli malkreski.

La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova, informis ke, se oni aplikus la absolutan proporciecon okaze de la lastaj elektoj, la rezulto estus preskaŭ la sama: dek kvar kontraŭ kvin anstataŭ dek kvin kontraŭ kvar.

La Unua Vickonsulo memorigis, kial oni enkondukis la balotpremion: por garantii registaron, kaze de ekzisto de pluraj grupoj preskaŭ same fortaj; nome eviti la sakstraton kiun, ekzemple, spertis lastatempe Hispanio, kun tuja revoĉdonado kaj granda risko de baldaŭa, tria revoĉdonado.

La grupestroj konsentas pri la neceso dialogi por atingi kompromison; sed sen. Bartek indikis limon, trans kiu la opozicio ne akceptus komunan linion: maksimume kvinseĝa balotpremio. La kalkulo de la larĝigita proporcieco restus bazita sur la D'Hondt-metodo: pri tio ĉiuj jam konsentas.

Sen. Conde Rey atentigis ke la eventuala amendo de la artikolo 17 povus kuntreni modifon de la plejmulto hodiaŭ necesa por reformi la Konstitucion: tri kvaronoj de la Senato, ĝuste por garantii la minoritaton; ĝi devus paralele malkreski al eventuale du trionoj (dek tri voĉoj anstataŭ dek kvin).

(HeKo 640 8-C, 14 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0272 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0662 s s