Esperanta Civito

Pozitiva bilanco por LF-koop en 2016


Sub la tagprezido de sen. Marie-France Conde Rey, la ĝenerala Asembleo de LF-koop konstatis hieraŭ en Ĉaŭdefono, ke la lasta jaro estis eventoriĉa por la eldonejo.

La gazetfako akurate produktis ses numerojn de "Literatura Foiro", dek sep numerojn de "Heroldo de Esperanto" kaj la duan kajeron de "Homarane". Per sume dudek kvar numeroj LF-koop ankoraŭfoje estis la plej granda eldonejo de periodaĵoj en Esperantio. Por komparo: Universala Esperanto-Asocio ne atingus pli ol dek sep numerojn, se "Esperanto" kaj "Kontakto" aperus regule; sed en 2016 la abonantoj ricevis kvin numerojn de "Kontakto" kaj nur sep de la UEA-organo.

Grava novaĵo estis la vendo de HdE al Lexus en Brazilo: LF-koop fermis du jardekojn da historio. Espereble la gazeto fondita de Teo Jung prosperos kun la nova eldonejo.

La librofako eminentis per la represoj de "Historio de la esperanta literaturo" de kooperantoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, la libro premiita samsemajne kaj de OSIEK kaj de UEA (unua premio Grabowski). Daŭris la preparlaboro por la nova eldono de "Paŝoj al plena posedo" de William Auld kaj por la resumo de HEL en tri lingvoj, cele al la PEN-membraro.

LF-koop pli ol duobligis sian kapitalon en nemoveblaĵoj, per la aĉeto de apartamento kies profito estas destinota al Esperanta PEN-Centro, post la forpasoj de la mecenatoj.

Ĝenerale la lasta estis pozitiva jaro por la kooperativo, finance kaj produktade.

La Asembleo akceptis novan kooperanton (sen. Franco Levi) kaj aprobis la eksiĝon de alia (c-ano György Nanovfszky) pro grava malsano. Ĝi ankaŭ aprobis la linion de KALiFo, favore al proceso kontraŭ la telefonkompanio Sunrise.

[HeKo 641 4-B, 16 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0635 s s 
  Total: 0.0783 s s