Esperanta Civito

Konsultoj en Bruselo pri la Protokolo de Donostia


La Vickonsulo de la Esperanta Civito, kun delego pri eksteraj rilatoj, kontaktis diversajn fakulojn pri lingvaj rajtoj kaj protokoloj en kaj ekster Esperantio, cele al precizigo de nia strategio rilate la Protokolon de Donostia, dum sia ĵusa misio en Bruselo.

Aparte utila estis la laborlunĉo kun d-ro Daniele Vitali, prezidinto de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj kaj prefacinto de la esperantlingva broŝuro "Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj", eldonita de Esperanta PEN-Centro.

Plej interesa la renkonto kun d-ro Tommaso Nodari, programdirektoro ĉe UNPO, kiu kune kun PEN Internacia kaj aliaj instancoj responsas pri la apliko kaj disvastigo de la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano.

Rimarkinda la diskutrondo kun lokaj esperantistoj, hieraŭ ĉe la okcidenta legacio de la Civito, por konstati la sintenon kaj preparon de ordinaraj homoj pri la tuta temaro.

Aldoniĝis el Budapeŝto la kontribuo de d-ino Nikoletta Hossó, kiu doktoriĝis pri politikaj sciencoj per disertacio pri internaciaj protokoloj. Ŝi estis kontaktita danke al la legacia eksasistanto, c-ano György Nanovfszky.

Ĉi-monate okazos en Hindio la kunveno de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kie la esperanto-centron reprezentos s-ino Alix Parodi.

[HeKo 641 5-C, 18 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0598 s s