Esperanta Civito

Pri esprimlibero en Esperantio


La esprimlibero en Esperantio estas kuplita al la normoj en la landoj kie estas registrita la presaĵo aŭ elsendaĵo. Krome validas la statutoj kaj regularoj de la posedantoj de la koncerna komunikilo, kaj de la tegmentaj organizoj al kiuj ili eventuale aliĝas.

En la kazo de la organo de Universala Esperanto-Asocio aplikiĝas la nederlanda kodo kaj la statuto de UEA. Ĉi-lasta povas eĉ inkluzivi specifajn normojn, kies malrespekto ne kontraŭus nederlandan leĝon: ekzemple artikolo, kiu deklaras ke la UEA-anaro devas transiri al nova lingvoprojekto, ne estas publikigebla en revuo "Esperanto", eĉ se afable kaj racie argumentita. Oni scias ke laŭstatute certaj opinioj ne estas esprimeblaj.

Se veni al la intervjuo aperinta en la novembra numero 2016 de revuo "Esperanto", necesas fari du gravajn precizigojn. La unua: la pardonpeto de UEA al siaj membroj (unuavice prof. Carlo Minnaja kaj d-ro Renato Corsetti) tute ne estas atenco al la esprimlibero, ĉar okazis neniu cenzura interveno. Kio okazis, tio estis distanciĝo de la estraro de UEA el la deliroj de la intervjuito. Kalle Kniivilä kaj Nikola Rasiĉ en LibFol mistifikas per sia titolo "pardonpeto pro esprimlibero".

La dua: se la intervjuito (Jorge Camacho) responsas pri siaj opinioj kaj stilo, la intervjuinto (la maldungita Attila Kaszás, fakte la plej fiaska redaktoro de la UEA-organo dum du jarcentoj) responsas pri ilia aperigo. La estrara distanciĝo koncernas kaj la diron de unu kaj la faron de alia.

Tie ĉi indas aldoni rimarkon. La litanio de Jorge Camacho estas ĉiam la sama. Tial inviti lin prelegi aŭ artikoli aŭtomate signifas kvazaŭ rajtigi lin kalumnii kaj insulti profesoron Carlo Minnaja kaj aliajn (ne nur UEA-anoj ĝuas tiun privilegion). Logika dedukto: liaj invitantoj estas liaj komplicoj, eĉ pli -- liaj instigantoj.

(HeKo 642 7-A, 29 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0571 s s