Esperanta Civito

La brita secesio kiel duobla testo por Eŭropo


La pli frua renovigo de la brita Parlamento povas garantii al s-ino May larĝan majoritaton, kondiĉe ke: a) la sama plimulto kiu voĉdonis por la eliro el Eŭropa Unio konsentu pri ŝia strategio en la intertraktado; b) la plimulto de la britoj (kaj precipe de la angloj) firmu pri sia referenduma voĉo de la pasinta junio.

Antaŭ trideko da jaroj en Britio la roloj estis inversaj: la konservativuloj subtenis la aliĝon al EU, dum la laburistoj kontraŭis -- tiom ke ili dizertis la unuan baloton por la EU-Parlamento, kaj nur konservativuloj okupis la seĝojn en Strasburgo. Oni povas diri ke la konservativuloj portis Brition en la Union kaj elkondukos ĝin for. Tio realiĝos se efektiviĝos la du supraj kondiĉoj. Probable, sed ankoraŭ ne certe: interalie ĉar la voĉoj por Cameron ne estis ĉiuj voĉoj por la secesio, kaj ne estas aŭtomata la ensorbo de la subtenantaro de s-ro Farange. Kiam partio ŝanĝas sian haŭton kompleze al la plimulto, ne nepre ĝi savas sian rolon fronte al la historio.

La unua testo por EU situas en la reago de la averaĝa brito, jaron post la referendumo, kun forta senvaloriĝo de la enlanda valuto (neniam la prezoj sur la insulo ŝajnis al mi tiom konvenaj, kiom dum mia lasta restado la pasintan februaron) kaj ĝenerala maltrankvilo pri la nova horizonto. La eksplodo de Britio, kun la secesio de Skotlando kaj la irlanda demandosigno, ne estas baldaŭa, sed ankaŭ ne malebla. La unua testo estas rapida kaj dependas nur de la insulanoj, kvankam la sinteno de Bruselo kaj Strasburgo (sublegu: Berlino kaj Parizo) povas influi, tuŝante kordon pli emocian ol politikan; sed ankaŭ la rezulto de la referendumo dependis de emocio pli ol racio.

Aludante la sintenon de EU ni alvenas al la dua testo. La brita kazo estas ekzemplo de (bonŝance malperfekta) secesio el (fuŝe) konfederacia subjekto. Mastrumi ĉi tiun divorcon signifas hipoteki la estontecon. Se oni trafas la ĝustan (efikan, pli ol justan) taktikon, oni preventos la Union kontraŭ pliaj kazoj. Se male, oni montros ĝian feblecon kaj nutros pliajn tentojn.

Por la sukceso en la dua testo necesas ankaŭ inventi novan vizaĝon. Kio povus signifi ankaŭ novan animon. Ĉu vere novan? Fakte necesas retrovi la platformon sur kiu moviĝis Adenauer, Schumann, De Gasperi, kaj reen ĝis la unua apostolo de la eŭropa federismo, Giuseppe Mazzini. Ke tion kapablu fari la plej centralismaj ŝtatoj sur la kontinento (unuavice Francio) kune kun la historie ĵusa federismo de germanlingvanoj, kaj krome en plena respekto al ĉiuj minoraj fratoj -- jen granda defio.

Giorgio Silfer

(HeKo 642 9-E, 1 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0540 s s