Esperanta Civito

UEA agnoskas problemojn kun TEJO


Per komuniko dissendita de prezidanto Mark Fettes al la Komitato de UEA kaj aliaj subjektoj, Universala Esperanto-Asocio ĵus agnoskis la ekziston de problemoj kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La agnosko mem enhavas unu el tiuj problemoj, probable la patrinon de ĉiuj problemoj, en la unua frazo mem: nome, UEA ankoraŭ ne komprenis, ke TEJO ne estas plu ĝia junulara sekcio, sed sendependa organizo kun specifa kunlabora kontrakto...

"La junulara sekcio de UEA aktivas sukcese sur plej diversaj kampoj, interalie por la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko, kaj jam komencis la kolektadon de junaj Amikoj de Esperanto, laŭ nova senpaga kategorio en ĝia (sia!) nova Statuto." Estas rimarkinde ke tiu kategorio mankas ĉe UEA, do la junaj Amikoj de Esperanto 2017 ne estos membroj de UEA.

"UEA subtenas tiajn agadojn laŭ siaj povoj, interalie per kontribuoj de oficistoj, volontuloj kaj estraranoj. Ne ĉio tamen iris glate en la kunlaboro inter TEJO kaj UEA, kaj la Estraro de UEA dediĉis preskaŭ plenan tagon (de la kunveno fine de aprilo 2017) pri konkretaj demandoj rilate al la utiligo de komunaj laborfortoj, laborlokoj, datumoj kaj simile. Tiuj restos temoj de daŭra interestrara konsiliĝo kaj kunlaboro."

La komuniko de prezidanto Fettes ne mencias la malfruon en la livero de la reformita statuto al la nederlanda aŭtoritato.

(HeKo 643 6-A, 5 maj 17)
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0537 s s