Esperanta Civito

TEJO precizigas la problemojn kaŭzitajn de UEA


La prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Michael Boris Mandirola, precizigis al ties Komitato ke "TEJO bezonas havi notarian plenumon, por ke la nova statuto povu esti registrita de la Komerca Ĉambro kaj agnoskita de eksteraj instancoj". Sed kiu devus zorgi pri ĉi tiu demarŝo?

"La ĝenerala direktoro, d-ino Veronika Poór, estis taskita pri la notaria plenumo, sed ĝis mezo de novembro 2016 de ŝi la TEJO-estraro ne ricevis enhavan reeĥon pri tio. Do tiam pri la temo estis taskita Joop Kiefte, TEJO-oficisto, tamen sen sukceso. Komence de 2017 okazis ree provo kun d-ino Poór, kaj meze de marto alvenis malneto de la plenuma akto" respondas s-ro Mandirola. Nu, ĉu la notario aktiviĝis?

"La notario petis de la ĝenerala direktoro la protokolon de la komitata kunsido dum IJK 2016. En la protokolo ne estas klare skribite, ke TEJO donas al la notario la mandaton plenumi la statuton" daŭrigas Mandirola. Konsekvence la Komitato de TEJO, kunveninta en Italio la pasintan monaton, aprobis la sekvan rezolucion: "La Komitato decidas, ke la nova statuto, kiu faru TEJOn jure memstara, estu registrita en akto kaj deponita ĉe la nederlanda Komerca Ĉambro, kie TEJO estu registrita kiel asocio kun plena jura personeco."

La situacio ne estas en ordo ankaŭ rilate la financojn de TEJO. Kial? "La bremso estas, ke nia kasisto ne havas rektan aliron al la financoj" klarigas Mandirola, laŭ komisio de Cédric Marchal, kasisto de TEJO. Denove kulpus la Centra Oficejo: "Laŭ la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO, CO disponigu al nia kasisto la aliron al la ĝisdatigita kontolibro de TEJO. Tamen ankoraŭ komence de aprilo 2017 Marchal ricevis nek aliron nek definitivajn datumojn por fari la raporton."

Veronika Poór responsus pri tria problemo inter UEA kaj TEJO: "En la Komerca Ĉambro nur ŝi estas registrita kun memstara subskribrajto. TEJO strebas havi la saman rajton ankaŭ por siaj prezidanto kaj vicprezidanto. Tiucela dokumento estis preparita, sed la ĝenerala direktoro rifuzis subskribi ĝin, malgraŭ la estrara decido" malkaŝis Mandirola. Sed la problemoj ne finiĝas ĉi tie: "Ofte se la estraro petas ion gravan, tio prokrastiĝas je monatoj. Mi ne volis antaŭe tro publikigi la probleman situacion, esperante solvi ĝin pli facile en diskreteco, sed tio ne realiĝis. Sed nun ŝajnas ke la situacio transiris la limon. Okazas multaj prokrastoj kaj ne venas klarigoj pri tio. Tia malkonkordo ankaŭ malbonas por la volontuloj, kiuj estas inter la TEJO-estraro kaj la ĝenerala direktoro. Ankaŭ la kunlaboro inter ŝi kaj la ĝenerala sekretario de TEJO nun estas minimuma: apenaŭ estas kunlaboro."

La Komitato de TEJO esprimis malkontenton pro la konduto de d-ino Poór kaj aprobis la sekvan rezolucion:

La Komitato de TEJO, kunvenanta en IJF (16-17 aprilo 2017), konstatante la valoron de daŭra kunlaboro inter UEA kaj TEJO, konstatante diversajn problemojn en la kunlaborado inter la estraro kaj aliaj kunlaborantoj de TEJO unuflanke, kaj la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA aliflanke,
petas, ke UEA kaj ĝia ĝenerala direktoro respektu la Regularon pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO sen esceptoj, kaj ke la estraroj de TEJO kaj UEA strebu solvi la estantajn problemojn sen ajna prokrasto.

(HeKo 643 7-A, 5 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0604 s s