Esperanta Civito

De EVA al akADAMO...


Esperantlingva Verkista Asocio estas trairanta fazon de interna debato kun profunda diverĝo. Unuflanke la prezidanto, Mauro Nervi, volas transformi ĝin al literatura akademio. Aliflanke kelkaj membroj, unuavice ĝia komitatano Gunnar Gällmo, volas resti asocio.

La transformo signifus la malfondon de EVA (fondita en 1983 laŭ iniciato de Tibor Sekelj), kiu renaskiĝus kiel oligarkia organizo, kun nur 40 voĉrajtaj membroj plus flankuloj aŭ subtenantoj praktike senrajtaj. Al sia opozicio, kiu interalie dubas pri la proceduro por "akademianigi" 40 el (ŝajne) 80 EVA-anoj, la prezidanto donis kuriozan respondon: la efektiva membraro estus nur duono de la ĵus deklarita. Do oni kontentigus ĉiujn... Efektive, al la diskutlisto de EVA ĉe Yahoo aliĝis nur 20 personoj.

Dum sia kvaronjarcenta ekzisto, EVA atingis neniun agnoskon pri la esperanto-literaturo. La grava agnosko fare de PEN en 1993 okazis tute sendepende de EVA, eĉ kun malkonsilo de la tiama sekretario, Verloren van Themaat, iniciati ion kadre de PEN-Klubo. La tiama EVA-prezidanto, William Auld, tamen komprenis la signifon de tiu grava atingo, kaj poste petis (kaj ricevis) la membrecon. Li eĉ fariĝis prezidanto (kaj ne honora prezidanto, kiel erare skribas Vikipedio) de Esperanta PEN-Centro.

EVA apogis diversajn iniciatojn, pli malpli fiaskintajn: interalie, literaturan premion (kunlabore kun Edistudio) kiu ne plu okazas de post 1996; kaj la duonoficialan referencan periodaĵon "Fonto", kiu mortis ĉi-jare post longa agonio.

Laŭ la vicprezidanto de la Esperanta PEN, "estas normale ke apud la PEN-Centro ekzistas samliteratura asocio. En Katalunio ekzistas eĉ tri tiaj, krom PEN. Oni ne forgesu ke PEN ne estas neŭtrala (politike indiferenta) organizo". Pri la transformo de EVA, li ne komentarias: "Alies problemo".

[HeKo 328, 15 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0831 s s 
  Total: 0.0976 s s