Esperanta Civito

Ne raso sed specio en la Torina Librosalono


"La infana raso / La specie bambina", dulingva eldono de la ĉefverko de William Auld per la italigo de Nicolino Rossi, debutis hodiaŭ ĉe la Librosalono en Torino, la plej grava librofoiro en la Duoninsulo. La verkon prezentis la prefacinto (Nicola Ruggiero) kaj la eldonistino (Neria De Giovanni) kadre de intervjuo prizorgata de itala verkista sindikato.

Bonŝance ne okazis libra, aŭ librece pedanta, prezento; sed bedaŭrinde ankaŭ ne libroprezento, ĉar pri la verko mem, ĝia aŭtoro, ĝia literaturhistoria signifo oni preskaŭ ne parolis, kaj oni neglektis ankaŭ la rolon de Nicolino Rossi. Eĉ ne aludeto pri la esperanta literaturo, la agnosko fare de PEN Internacia, la kandidatigo de William Auld por la Nobel-premio.

La protagonisto estis la lingvo, tra la personeco de la prefacinto, kiu rakontis multon pri si kaj sia individua rilatado al esperanto. Pozitiva estis la eblo spekti la intervjuon telematike, kaj tiel almenaŭ vidi la librokovrilon, kie ridetanta Bill Auld staras antaŭ enorma esperanta flago. Pli ol literatura evento, reklama angulo pri esperanto.

(HeKo 645 6-A, 20 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0777 s s 
  Total: 0.0916 s s