Esperanta Civito

Forpasis André Albault, prezidinto de la Akademio


La franca prezidinto de la Akademio de Esperanto (1983-1995), d-ro André Albault, forpasis la 17an de majo, tri tagojn post sia plena 94-jariĝo. Profesie oftalmologo, li lernis la lingvon en 1939 kaj famiĝis jam en 1951, kiel gajninto de la unua oratora konkurso dum Universala Kongreso.

D-ro Albault redaktis la periodaĵojn "Internacia Pedagogia Revuo" (1958-59) kaj "Monda Kulturo" (1964-66). En 1961 aperis lia franca-esperanta vortaro. Al li oni ŝuldas la enkondukon kaj prinotadon al la naŭa eldono de la Fundamento (1963). En la 1950aj li rolis kiel grava denaskisto, en la tiama sezono de la denaskismo.

En la Akademio li kontribuis precipe per la aprobigo de landnoma listo, kiun kritikis koreaj kaj ukrainaj naciistoj, sed ne nur. Aliflanke, neniu kritikis la ĉefan trajton de tiu listo, nome la sankcion pri duobla registro (popolo-lando / lando-landano), konforme al la zamenhofa skemo, enkondukita en plene koloniisma epoko.

Tre aktiva kiel publicisto, d-ro Albault maltrafis la ŝancon esti la rekta posteulo de Gaston Waringhien kiel ĉefa leksikologo de esperanto, parte pro la supre menciitaj kritikoj sed precipe pro sia ortografia reformemo -- kio interalie kaŭzis lian ne reelekton al la Akademio (1998) kaj la rifuzon de la Akademio aŭspicii la honorlibron je lia nomo (redaktitan de Reinhard Haupenthal).

Lia filo Bertrand anoncis ke la funebra ceremonio okazos la 23an de majo 2017 je 10h15, en la kirko de Croix-Daurade (Tuluzo).

(HeKo 645 7-A, 21 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0592 s s