Esperanta Civito

Evan Williams: "Internet is broken / Interreto kaputis"


"Internet is broken" interreto kaputis, ĵus deklaris Evan Williams en intervjuo ĉe "New York Times". La fondinto de Blogger, Twitter, Medium jam de longe dubas pri la intuicio kiu situas fone de la sociaj retoj, ekde Facebook: la homoj deziras komuniki, montri sin, kaj per tio ĉio pliboniĝas.

Bedaŭrinde interreto "premias la ekstremajn. Se vi vidas akcidenton dum vi ŝoforas, kompreneble vi observas ĝin; kaj ĉiuj, ĉirkaŭ vi, observas. Interreto interpretas similan konduton tiel, ke ŝajnas ke ĉiuj volas vidi akcidentojn; kaj efikas tiel ke ilin ĝi ricevu. La problemo estas ke ne ĉiuj homoj estas bonkondutaj. La homaj estuloj estas homaj. Ne hazarde ĉe niaj domoj la pordoj havas serurojn. Kontraŭe, interreto komenciĝis sen la penso ke ni devus apliki tiun skemon linee".

Iam Evan Williams opiniis ke "se ni ĉiuj povus nin esprimi libere kaj interŝanĝi opiniojn kaj informojn, la mondo fariĝus aŭtomate pli bona." Nun li konfesas: "mi eraris".

Efektive Donald Trump asertas, ke li venkis super Hillary Clinton danke al Twitter. "Se estas tiel, mi vere bedaŭras" komentarias Evans. Ĉu li bedaŭras pri kiom utilis Twitter, aŭ por kiu? Verŝajne pri ili ambaŭ.

En la universitato de Nebrasko, kelkajn tagojn pli frue, Williams diris: "Silicon Valley perceptas sin kiel Prometeon, kiu ŝtelis la fajron de la dioj kaj donacis ĝin al la mortemuloj. Ni tamen emas forgesi ke Zeuso tiom koleris kontraŭ Prometeo, ke li alĉenigis lin al roko, por ke la birdoj povu beki al liaj visceroj poreterne. Nun iu povus diri kion ni meritus, se ni liveris al Trump la povon per tvitoj".

En Esperantio oni spertas la samon: ju pli vi insultas en sociaj retoj (ofte uzante vortojn kiuj indikas kemie respektindajn substancojn, kiel faras Jorge Camacho per merdo, aŭ la pli fajna Lee Miller per sterko) des pli vi trafas aplaŭdon. Almenaŭ ĉe certa parto de la esperanta popolo, ĝuste tiu kiu ne kredas ke ni estas popolo.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" 3 - rubriko Diagonale

(HeKo 645 8-B, 21 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0618 s s 
  Total: 0.0762 s s