Esperanta Civito

Grava financa dilemo en Roterdamo


Laŭ la ĵus publikigita financa raporto 2016, Universala Esperanto-Asocio atingis rekordan deficiton de 86.700 eŭroj en la lasta spezkalkulo. La deficiton dampis la ronĝoj el la kapitalo, por sume 38.000 eŭroj, tiel ke la konkluda minuso ŝajnas nur 39.775 eŭroj.

La deficiton kaŭzis precipe la Universala Kongreso en Slovakio (minus 30.000, laŭ fonto en la kongreslando, kongrue kun alies atesto), la malkresko de la membraro kaj la kostoj de la stabo.

Ekvilibra spezkalkulo jam ne eblas de kelkaj jaroj, praktike dum la tuta prezidado de d-ro Mark Fettes. Tamen en pli fruaj jaroj multe kreskis la asocia kapitalo, precipe pro heredaĵoj.  Eble tial en la buĝeto 2017 Roterdamo forte esperas en subvencioj: 20% de la enspezoj antaŭviditaj en 2017.

Opoziciaj komitatanoj kasandras, prognozante la atingon de centmil-eŭra deficito ĉi-jare. Tio metus la estraron de UEA en gravan dilemon: plu formanĝi la kapitalon aŭ maldungi oficistojn.

(HeKo 646 5-A, 29 maj 17)

La prezidanto de UEA komentarias:

Fine de aprilo 2017 Roterdamo ricevis provizoran kalkulon pri la rezultoj de Nitro kun sufiĉe kontentiga pozitiva saldo. La Konstanta Kongresa Sekretario tamen substrekis, ke ĝi ne estas preta por publikigo, ĉar kelkaj ciferoj povus ankoraŭ iom ŝanĝiĝi, kvankam verŝajne ne multe.

La redakcio respondas:
La esenca kaj ne kontestebla mesaĝo en la supra HeKomuniko estas: UEA havas strukturan deficiton. Tio signifas ke ĝi fermas ĉiujare per deficito siajn kontojn, kaj ĉiujare reekvilibrigas ilin ronĝante el sia kapitalo. Ke la kongreso 2016 ne estus (tiom) kontribuinta al la deficito, tio estas nur akcesora detalo. Seriozaj administrantoj ne zorgus dementi, ĉu la kongreso estis deficita, sed esplorus kial la ĝenerala asocia deficito fariĝis struktura.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0713 s s 
  Total: 0.0867 s s