Esperanta Civito

Didaktika kolokvo en Moskvo


La 13-an de aprilo en Moskvo, en la sidejo de Rusia Akademio pri Klerigo, okazis Internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”. La celo de la konferenco estis pridiskuti la iniciaton de sciencistoj-esperantistoj enkonduki esperanton en studplanojn de diversnivelaj klerigejoj en Rusio.

La konferencon partoprenis 48 personoj el sep landoj (Hungario, Germanio, Japanio, Nederlando, Rusio, Ukrainio, Usono), 26 el ili – neesperantistoj.

El neesperantistoj al la konferenco estis invititaj funkciuloj de la Ministerio pri Klerigo kaj Scienco de RF, Rusia Akademio pri Klerigo (RAK), Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato (MŜLU), reprezentantoj de Rusia kaj Moskva Dumaoj kaj el aliaj institucioj. Estis invititaj ankaŭ ĵurnalistoj el televido (moskvaj kanaloj "TV-Centr", "Podmoskovje") kaj gazetaro ("Rossijskaja gazeta", Gazeta.ru, "Veĉernjaja Moskva", Planedo.ru).

La diskuton partoprenis speciale invititaj eksterlandaj gastoj: prof. György Nanovfszky el Hungario, prof. Günter Lobin el Germanio, prof. Akira Morita el Japanio, doc. Wim Jansen el Nederlando, Mikaelo Lineckij el Ukrainio kaj Steven Cobb el Usono.

La ĉefa oponanto prof. Irina Ĥaleeva el MŜLU, doninta antaŭe negativan respondon pri la indikita problemo, al la konferenco ne venis.

La enkondukajn parolojn por la diskuto faris prof. Nikolaj Nikandrov, prezidanto de RAK, kaj prof. Gennadij Ŝilo, rektoro de Eŭropa Universitato Justo. Dum kafpaŭzo la reprezentanto de la Ministerio s-ino Nelli Rozina deklaris: "Atendu de la Ministerio neniun subtenon kaj eĉ ne turnu vin al ni. Ni nenion decidados". El tiu deklaro eblas konkludi kun granda grado de vero, kial el nuraj naŭ personoj, rekomenditaj de la Ministerio kaj RAK por la konferenco, partoprenis nur du kaj kial evitis pridiskuton kaj akcepton de la rezolucio: atenco obstrukcii la aranĝon. Tio tamen ne havis sukceson, ĉar post viglaj diskutoj pri la titola problemo la ĉeestantoj unuanime akceptis rezolucion, pledantan subteni efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo.

Laŭ la materialoj de la konferenco Justo eldonos libron kun tekstoj de elpaŝoj kaj videofilmon, kiuj mendeblos iom poste.

Liana Tuĥvatullina, vicrektoro de Eŭropa Universitato Justo

[HeKo 328 6-A, 18 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0664 s s 
  Total: 0.0831 s s