Esperanta Civito

Nova sekretario por la naturamika junularo


Post abortinta sperto kun eksterlanda kadro, la Naturamika Junularo ree havas ĝeneralan sekretarion el ĉeĥa deveno: temas pri Ondrej Bradác, kiu ekoficos postmorgaŭ.

Giorgio Silfer, delegito de Esperanta Naturamikaro ĉe la kongreso de la Naturamika Internacio, ĵus havis la ŝancon rekonti lin ĉe la centralo en Prago, kune kun aliaj kunlaborantoj de IYNF; organizo kiu deklaras dudek membrosocietojn kaj ĉirkaŭ 130.000 individuajn membrojn.

Dum la interparolo estis traktataj interalie la rilatoj inter Prago kaj Vieno (NFI), la propono de la germana naturamika federacio transloki la centralon de Vieno al Bruselo, la ebla helpo de la okcidenta legacio de la Esperanta Civito en Bruselo mem (kie IYNF ne havas oficejon).

Objekto de informiĝo estis ankaŭ la rilatoj inter TEJO kaj IYNF, kaj la apogo de ĉi-lasta al la plialtigo de la statuso de ENa kadre de la naturamika movado.

(HeKo 646 6-B, 30 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0760 s s 
  Total: 0.0900 s s