Esperanta Civito

JARTE proponas parolagon pri "Kvarteto" de Harwood


Post la sukcesa prezento de "Njugatesko" en Budapeŝto pasintjare, Giorgio Silfer planas la enscenigon de "Kvarteto", en formo de parolago, aŭ interpretata legado, dum Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, okazonta en Ĉaŭdefono 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La originalo de Ronald Harwood, en la angla, estas humurplena. C-ano Silfer adaptis ĝin al la esperantista subkompreno de la teksto. Unu specimeno el pluraj: al la maljuna operkantistino, kiu diras "Siatempe mi lumis pli brile ol la ceteraj en la firmamento", la eksedzo respondas "Jes, jes, kiam vi estis ankoraŭ verda, vi estis granda stelo".

Parolago ne estas ofta en la esperanto-teatro. Verŝajne la sola konata precedento estas la anonima "Parolago pri polaj eventoj" (2004). Efektive ĝi plej taŭgas kaze de dokumenta enketo.

La prezento okazos la 18an de julio vespere, en teatro ABC.

(HeKo 647 2-B, 6 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0568 s s