Esperanta Civito

Proceduraj demandoj ekzamenitaj de la Kapitulo


La Kapitulo kunvenis hieraŭ skajpe sub la prezido de la Konsulo, en ĉeesto de preskaŭ ĉiuj vickonsuloj. La kunveno estis dediĉita plejparte al internaj temoj kaj al Afriko. Ĝi ebligis enfokusigon pri la proceduraj mekanismoj, specife pri subvencipetoj.

Laŭ la ĝisnuna kutimo, la Kapitulo ne interesiĝas pri la kreditoj al individuaj gecivitanoj, ĉar tio dependas de fondumo Pro Esperanto. Alia afero estas la rilatoj kun paktintoj, pri kiuj la Kapitulo povas interveni, kongrue ankaŭ al politikaj konsideroj. Ĉiukaze por 2017 la emfazon ricevas la partopreno en la parlamenta sesio, koincide kun la oka Afrika Kongreso de Esperanto, kunvokita al Bujumburo por la fino de decembro.

Okazis diskuto ankaŭ pri proceduraj tempoj: ili estas strikte fiksitaj de la reglamentoj, se temas pri la aktiveco de la Senato kaj de la Forumo, dum ili estas pli lozaj en aliaj kazoj.

La Kapitulo ankaŭ esprimis sian solidarecon al KCE, pro la atakoj ricevitaj el kelkaj individuoj rilate ARTE.

La venonta kunveno okazos meze de julio en Svislando.

(HeKo 647 3-C, 7 jun 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0569 s s