Esperanta Civito

Oka Afrika Kongreso de Esperanto, unua bulteno


Societo Internacia por Paco Universala, prezidata de sen. Frederiko Nimubona, anoncas la unuajn detalojn pri la planata 8a Afrika Kongreso de Esperanto.

Loko: Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.
Kongresejo: la Sveda Centro, kie eblas ankaŭ tranoktadi.
Dato: 22-27 decembro 2017.
Ĉeftemo: Emancipiĝo, refortiĝo kaj renaskiĝo de Afriko.

LKK: c-anoj Frederiko Nimubona, Eric Nsengiyumva, Mushosi Birindwa (UETA), Eric Nsabiyumva, Jean Sacha Barikumutima, Martin Mbazumutima, Patriko Manirakiza, Libéré Mudende, Georges Nindorera, Salvator Nizigiyimana, Lucien Kagina, kaj s-roj Jules Gatonga, Joseph Hasabamagara, Joseph Sabiyumva, Frederika Niyonkuru, Apollinaire Masuguru, Prudent Natal Mahoromeza, William Ndayishimiye, Eric Kampibare, Philippe Ndayishimiye.

Provizora programo: tuttaga forumo pri la ĉeftemo; dutaga esperantologia konferenco; tuttaga forumo pri defioj kaj perspektivoj de la afrika Esperantio; tuttaga ekskurso al la provinco Makambo, kie kun la burundiaj aŭtoritatoj oni vizitas la terenojn por projekto AmaHoro.

Paralele: ekzamenoj laŭ LTSEC (lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito), teatra vespero, muzika vespero.

Aŭspicias: Esperanta Civito.

(HeKo 647 5-B, 9 junio 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0565 s s