Esperanta Civito

BET-53 inaŭgurita en Liepajo, Latvio


En urbo Liepajo naskiĝis kelkaj el la plej eminentaj latvaj esperantistoj. Sufiĉas mencii Erneston Drezen, ĉefan gvidinton de la soveta Esperantio kaj gravan esperantologon; aŭ Eduardon Jaunvalks , aŭtoron de la plej gravaj lernolibro kaj vortaro por latvoj; aŭ muzikistinon Austran Pumpure, forpasintan komence de ĉi tiu jaro. Ne hazarde Liepajo, tria urbo en Lativio laŭ populacio, estas la sola kun propra Esperanto-strato.

Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas 1-7 julio 2017 duan fojon en Liepajo, danke al la stabo de Latva Esperanto-Asocio, prezidata de s-ino Margarita Zelve. La hodiaŭa inaŭguro, en ĉeesto de lokaj aŭtoritatoj kaj pli ol cent kvindek aliĝintoj, estis aparte riĉa el muzika vidpunkto. Agrabla koncerto de sonoriloj kaj tintiloj kreis apartan etoson, kaj la "Infanoj de Austra" per kantoj latve kaj esperante (re)malkovrigis tiun unikan komponistinon kaj kantistinon, kies arto etendiĝis al plenkreska publiko, kvankam multon ŝi dediĉis al infanoj.

Kun la escepto de la Vickonsulo de la Esperanta Civito, en BET-53 ne ĉeestas internaciaj gvidantoj de la esperanto-movadoj: neniu estrarano de UEA, TEJO, ILEI ktp. Tamen d-ro Marc Fettes sendis skriban bondeziron. Aliflanke c-ano Giorgio Silfer preferis ne alparoli en sia Civita ofico, ĉar li partoprenas ne politike, sed kiel preleganto okaze de la morgaŭa seminario pri homaranismo.

(HeKo 650 2-A, 2 jul 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0746 s s 
  Total: 0.0909 s s