Esperanta Civito

Albanice debutis en Milano


La itala traduko de "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" debutis hodiaŭ en Milano, per la voĉo de la aŭtoro, c-ano Giorgio Silfer, kaj la desegnoj de Alda Vercesi. La spektaklo estis tuj replikita ankaŭ en esperanto, antaŭ la sama publiko, kiu parte konsistis el ne esperantistoj. Organizis Itala Interlingvistika Centro kaj Milana Esperanto-Klubo, kiu gastigis la prezenton.

Ŝajnas ke "Albanice e i suoi sette nani" aparte plaĉis al la gaĝinoj, kiuj krome ŝatis ankaŭ la gastronomian parton de la vespero, ĉe najbara restoracio. "Efektive la kunularo estis pitoreska: eblis renkonti geamikojn el la porinstruista lernejo, lerninton en Ĝenevo, du senatanojn de la Esperanta Civito (el Eritreo respektive Israelo)... al tiu paletro mankis nur la fingra tuŝo de la pentristino, ĵus operaciita ĉe la okuloj" komentarias la aŭtoro de la unua kamiŝibajo originale en esperanto.

La nokta temperaturo memorigis tiun de la plej varma, suda grandinsulo en Japanio, kiel decas por la realigo de teatra ĝenro el la fora oriento. Klarigo pri la deveno kaj la uzo de kamiŝibajo trafis atentan publikon.

"Ankaŭ por mi estis granda ĝojo pasigi belan vesperon, ne nur kulturan, kun belaj personoj, ĉu historiaj geamikoj ĉu novaj konatoj. Apartan dankon al la aŭtoro, pro lia forto kaj ariga kapablo" komentariis sen. Carmine Dello Spedale.

Giorgio Silfer estas laboranta super sia kvara kamiŝibajo: "La kvar muzikantoj el Mindeno", tute originala kaj aktualigita reinterpreto de la muzikantoj el Bremeno.

[HeKo 650 5-B, 6 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0574 s s