Esperanta Civito

Carlevaro reenketos pri la svisa esperantistaro


Mankas preskaŭ kvarono de jarcento al 2045, kiam d-ro Tazio Carlevaro fariĝos centjara: kaj antaŭ kvarono de jarcento li faris enketon kiu kondukis al katastrofa prognozo pri esperanto en Svislando. La tempo konvenas por refari tiun enketon, opinias d-ro Carlevaro, kiu interparolis hieraŭ pri tio kun la nuna prezidanto de Kultura Centro Esperantista, dum vizito en Belinzono, ĉefurbo de la itallingva Svislando.

La fama svisa interlingvisto agnoskas ke la tiama enketo ne povis esti reprezenta pri la tuta enlanda esperanto-komunumo, ĉar bazita nur sur la membraro de Svisa Esperanto-Societo. Ĉi-foje li povos ricevi respondojn ankaŭ de la klientaro de KCE, kiu nur en minimuma kvanto koincidas kun la SES-anaro.

Aldone, en la 1990aj ia frustrita finvenkismo ĝenerale karakterizis la alemanan Esperantion (la "sindromo de Arturo"), sed intertempe raŭmismo pli kaj pli influas la aliron al nia lingvo, ne plu konsiderata nur komunikilo.

Laste sed ne balaste, homoj eklernas pli kaj pli per interreto: ankaŭ la klientaroj de lernu.net kaj Duolingo estas enketindaj. La socio ja evoluis.

Ekzistas do novaj variantoj, kiuj malaktualigis la studon de la pasinta jarcento, kaj ĝiajn negativajn konkludojn.

[HeKo 650 7-B, 8 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0712 s s 
  Total: 0.0866 s s