Esperanta Civito

TEJO-volontuloj oficos for de Roterdamo


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo serĉas adekvatajn sidejojn por siaj volontuloj, for de Roterdamo, kie tamen ankoraŭ disvolviĝus ilia unua staĝo.

"Multas la interesaj volontulejoj kaj ni konsideris, ke por TEJO estas tre grave havi volontularon en la sama loko. Tial la estraro enfokusigis sian elektadon inter la organizoj kiuj dekomence pretas gastigi pli ol unu volontulon", komunikis prezidanto Mandirola al unu el la kandidataj establoj.

Inter la kondiĉoj por inviti la deĵorontojn gravas, ke surloka organizanto povas "mentori kaj subteni la volontulojn". Tamen ne estas facile por organizo ekster TEJO mentori pri TEJO-laboro. Tion rimarkigis la prokuristo de fondumo Pro Esperanto al diversaj establoj kiuj sin turnis por konsilo al FPEF. Aldone, tiuj volontuloj esence laborus por TEJO sen repago de la surlokaj kostoj: nur UEA fakturas pro luado de apartamento -- certe pli kosta ol en multaj EU-landoj (alivorte: dum UEA ekspluatas TEJOn, TEJO ekspluatus la "volontulejojn").

Konklude, FPEF konsilas atendi la evoluon de la nuna procezo, antaŭ ol riski inviton. Malgraŭ tiu konsilo, paktinta establo situanta en EU-lando jam sendis proponon -- kiu ne estis akceptita, ĉar ĝi gastigus nur unu volontulon.

[HeKo 650 8-B, 9 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.0620 s s