Esperanta Civito

Esperantio ne silentu pri kreskanta antisemitismo


La pozicio de Esperantio rilate Uneskon ne povas plu limiĝi je bonvola neŭtraleco kun atento nur pri la monda lingva problemo. Universala Esperanto-Asocio riskas komplici, per sia silento, al la kreskanta ondo de antisemitismo kiu, sub la preteksto de anticionismo, pli kaj pli karakterizas lastatempajn rezoluciojn de Unesko pri toponimoj en la Sankta Lando. Ja silento estas konsento.

Forigi ĉian referencon al la hebrea popolo en Jerusalemo antaŭe, en Hebrono nun, memorigas pri la strategio "Judenfrei" de la nazia epoko. Des pli ke la Unesko-rezolucio pri Hebrono estis ĵus aprobita dum konferenco en Krakovo, ne for de Aŭŝvico... Ne temus jam pri etna purigado, sed jes pri kultura violento.

Aparta kazo, sed paralela kaj kongrua al tiu de Unesko, koncernas George Soros en Hungario. La persekutado kontraŭ la bildo de la filo de Teodoro Schwarz estas des pli malkvietiga, ĉar temas pri lando de Eŭropa Unio kun demokratia sistemo, ne unu el la multaj reĝimoj pli-malpli diktaturaj kiuj konsistigas plimulton en Unesko.

Nome de la Esperanta Civito ni levas proteston kontraŭ ĉi tiuj eventoj kaj esprimas solidarecon al la hebrea kulturo.

Giorgio Silfer, Vickonsulo

[HeKo 650 9-C, 10 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0786 s s 
  Total: 0.0945 s s