Esperanta Civito

Solidareco de la Kapitulo al KCE

La Kapitulo de la Esperanta Civito [sub la prezido de la Konsulo sen. Chamberline Nguefack Zedong] esprimas sian solidarecon al Kultura Centro Esperantista pro la kalumnioj, kiuj devigis la establon rifuzi al iuj la aliĝon al Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, okazonta ekde hodiaŭ en Svislando sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Inter la rifuzotoj situas du redaktoroj. Unu el ili, nomata Kalle Kniivilä, estas "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito ekde oktobro 2005. La alia, nomata Jorge Camacho, iĝas "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito ekde junio 2017.

Inkluzive de la supraj, de post la lanĉo de la Pakto por la Esperanta Civito (10 aŭgusto 1998) nur tri individuoj estis deklaritaj "persona non grata".

[HeKo 651 9-C, 16 jul 17]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Ĉu valoras mencii personojn kiuj tute hipoteze estus neallasitaj al JARTE, kiam neniu el ili proponis propran kontribuon? Tio ŝajnas al mi tute ekstertema esprimo pri redaktora malŝato al unu-du personoj (ĉu grave inter plurmiloj da esperantistoj?) kaj entute negativaĵo por JARTE, kiu meritus pozitivan prezenton. Proprajn personajn malŝatojn oni tenu por sia privateco kaj oni ne ilin esprimu en HeKo, kiu, kiel organode la Civito, reprezentas tutan kolektivon de pozitivaj agantoj.

La redakcio respondas:
La unuanimaj decidoj de la Asembleo de KCE antaŭe, de la Kapitulo poste, neniom dependis de propra persona malŝato.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0568 s s