Esperanta Civito

Prezidanto Fettes replikas al TEJO

Unuafoje prezidanto Mark Fettes publike elpaŝis pri la malrespekto de la kontrakto inter UEA kaj TEJO, pro kio plendis kaj la TEJO-komitato kaj la TEJO-prezidanto.

La UEA-prezidanto memorigas en mesaĝo al Michael Boris Mandirola tra publika kaj oficiala diskutlisto, ke "la pasintan decembron ni dediĉis preskaŭ plenan tagon en Roterdamo al detala traktado de la plendoj de TEJO, donante al tio tempon kiun ni planis uzi por pli fruktodonaj celoj. La fakto, ke nia Estraro multrilate havas alian komprenon de la situacio, interalie de via emo enplekti personajn sentojn kaj atakojn en via rilato kun la Ĝenerala Direktoro, ne signifas ke ni ignoras la problemojn”.

"Ni dungas Ĝeneralan Direktoron por mastrumi la aferojn de UEA"
daŭrigas Fettes. "Mandirola mem partoprenis en tiu procezo en 2015, kaj li scias, ke ni elektis la homon kiu, laŭ nia komuna opinio, posedas plej multe da kvalitoj bezonataj por tiu laboro. Tio ne signifas ke ŝi ne povas fari erarojn aŭ ke ĉio iĝas per tio facila. Tio jes signifas ke nia devo kiel Estraro estas kunlabori kun ŝi por plifortigi la Asocion kaj solvi eventualajn problemojn, kiam ili leviĝas."

"Kun Mandirola mi laboris por la jura memstariĝo de TEJO, ĉar ni ambau opiniis tion necesa paŝo por sekurigi ĝiajn eksterajn rilatojn kaj krei klaran kaj firman bazon por ĝia estonta evoluo. Kompreneble tio ankaŭ signifas ke TEJO povas fari malprudentajn decidojn pli libere, ol antaŭe. La konduto de la TEJO-prezidanto rilate al la Ĝenerala Direktoro estas por mi ekzemplo de tia malprudenta konduto, kiun mi persone bedaurxas. Mi ne kredas ke tiu estas temo sencohave traktebla en la Komitato de UEA"
konkludas d-ro Fettes.

Mag. Mandirola praktike sugestis la maldungon de d-ino Veronika Poór, en protesta mesaĝo nome de TEJO: "Mi tute agnoskas la eraron kiun ni faris en elekto de la Ĝenerala Direktoro. Dirindas tamen ke mi atendis pli fortan rolon de la Estraro en gvidado de la organizo, dum nun okazas ekzakte la malo kun la Estraro kiu agnoskas eksplicite dumkunside ke la Ĝenerala Direktoro estas supera al estraranoj. Krome prezidanto Fettes publike anoncis ke estos unujara kontrakto renovigota, tiel ke estu pli facile pritaksi la laboron de la direktoro. Male li poste faris senliman kontrakton (sen tion anonci) donante al la Ĝenerala Direktoro multe pli fortan mandaton kiu faciligas al ŝi aŭtoritatan konduton."

Temus pri kondutoj kaj faroj kiuj meritus arbitracion; sed arbitracian instancon UEA ne havas, male al la Esperanta Civito, kiu fakte estas demokratie pli kompleta subjekto.

[HeKo 652 3-A, 18 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0643 s s