Esperanta Civito

Komunikado kaj informado kun Wunsch-Rolshoven

Mag. Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven, prezidanto kaj afergvidanto de EsperantoLand en Berlino, estas unu el la plej kompetentaj pri komunikado kaj informado rilate nian lingvon kaj ĝian parolkomunumon, en okcidenta Eŭropo. Nuntempe li zorgas pri ĉi tiu fako ankaŭ kadre de Germana Esperanto-Asocio. 

Liaj lekcioj en la Esperantologia Fakultato de KCE ne evitis la koncepton "varbado" kaj analizis diversajn kondutojn: desuprisme kaj desubisme, finvenkisme kaj raŭmisme. Li enfokusigis la publikajn rilatojn kaj precipe la kontaktojn kun ĵurnalistoj, ĉu persone ĉu per gazetaraj komunikoj.

La kursanoj komparis diversajn statistikajn rimedojn, enprofundiĝis en la leksika konotacio (rilate la tri oficialajn lingvojn de Svislando, uzatajn ankaŭ en ĉiuj najbaraj landoj), alfrontis merkatikajn demandojn. Inter ĉi-lastaj gravis la spertoj akiritaj kadre de Itala Interlingvistika Centro, speciale la "skemo Beltramini" pri fortaj/malfortaj lingvoj. Tre oportuna ankaŭ la studo pri la strategio kiu kondukis Pepsi-Cola al egaligo de la merkato kompare kun Coca-Cola.

[HeKo 653 2-C, 26 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0609 s s