Esperanta Civito

Pluraj aŭtorinoj en LF 288, aŭgusto 2017


Pli da esperantlingvaj aŭtorinoj ol kutime en la numero 288 de "Literatura Foiro", akurate aperinta komence de aŭgusto 2017. La rubriko "uverturo" estas rezervita al poemo originale verkita de Júlia Sigmund, al kies lasta novelaro "Fronto aŭ dorso" Dimitrije Janiĉiĉ dediĉas tre laŭdan recenzon. Entuziasma estas ankaŭ la eseo de Carlo Minnaja "Orienteŭropaj virinaj rakontoj", kiuj traktas la arton de du orienteŭropaninoj: refoje Júlia Sigmond kaj unuafoje Anna Striganova.

Ankaŭ la kovrilo estas dediĉita al virino: Clara Sancricca, kiu kun sia ensemblo kreis specimenon de esperantlingva popolo per sia dramo "Feliĉas ĉiuj", kiun analizas Giorgio Silfer. La redaktoro pri teatro recenzas ankaŭ freŝan novaĵon: la katalunlingva "Els esperantistes", kiu traktas kuriozan triangulon inter du gefratoj (orfaj denaskuloj) kaj gaĝo al kiu enamiĝas la protagonistino.

Perla Martinelli raportas pri la internacia filmfestivalo pri futuro kaj kartuno en Bolonjo (Italio), kie la feminaj figuroj aparte reliefis. Kaj alia virino, Paola Tosato, debutas kiel recenzanto.

Longan artikolon verkis Giorgio Silfer pri la ĵus forpasinta Manuel de Seabra, kun pluraj nekonataj detaloj pri lia vivo.

La numero proponas la lastan parton de zamenhofologia eseo de Francisko Degoul, interlingvistikan studon de Fernando Pita, filozofan meditaĵon de Vinko Oŝlak.

La slava areo abundas, danke al la tradukoj de Espopore  el la akmeisma periodo de la rusa poezio kaj al rakonto de Aleksandar Novakoviĉ, tradukita de Zlatoje Martinov.

La revuon fermas poemo de Carmel Mallia, unua premio ĉe la konkurso EKRA.

"Literatura Foiro" estas organo de Esperanta PEN-Centro. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: Zlatoje Martinov; asista redaktoro: Perla Martinelli. Varbekzemplero ricevebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 654 6-B, 11 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0588 s s