Esperanta Civito

Zelazny verkos libron pri Zamenhof


Prof. d-ro hab. Walter Zelazny, rektoro de universitato en Pollando, jama Konsulo de la Esperanta Civito kaj nuna senatano, akceptis la proponon de la ĝenerala Asembleo de LF-koop verki historiografie kaj sociologie valoran libron pri Lazaro Ludoviko Zamenhof.

La ĵus okazinta Asembleo pensis pri verko kiu kunigu la elementojn de biografio kun la analizo pri la pensaro. Zamenhof estus prezentita kiel unu el la plej rimarkindaj personecoj en la moderna historio. Temus pri disvolvo de la tezoj de sen. Zelazny, jam prezentitaj parte kaj koncize en Literatura Foiro, Esperantologiaj Kajeroj kaj aliloke. La libro estos en la pola, tradukota al aliaj lingvoj. Etnolingve ĝi devus aperi ĉe elstara eldonejo pri historiografiaj tekstoj, en esperanto ĝi aperos ĉe LF-koop, kiel kontribuo al la Zamenhofa Jubileo 2009. Ne temos pri enciklopedieca kaj snobe faka verko: ĝi taŭgos por tiaj relative popularaj, kvankam tre seriozaj, serioj pri la granduloj de la homaro, troveblaj en ĉiu grava lingvo – do eble 150 ĝis 200 paĝoj.

Dankante pro la konfido de la kooperativo, sen. Zelazny komentarias: "Kvankam Zamenhof post multaj hezitoj kaj provoj finfine ekstere traktis sin kosmopolito, homo de Haskala, fine la homo de la epoko, li kaŝis specife ne nur sian judecon, sed tutan mondkoncepton. Foje sciencan, alifoje profete-naivan. Fine li kaŝis multajn ideojn, kiuj anoncadis novan epokon, kiuj poste aperis kiel multkulturismo, mestiziĝo ktp."

Sen. Zelazny ekverkos la libron en aŭtuno 2007.

[HeKo 329 5-B, 5 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0573 s s