Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, julio 2017 - 2


Laŭ servo interna al Fondumo Pro Esperanto junio-julio alportis la sekvajn variojn:

TEJO 280,94 -- je 0%, sen inkludo de IJK komence de aŭgusto. La organizo sukcesis fine registriĝi kaj havi propran konton. Tamen daŭras la problemoj kun UEA, kiujn ne solvis la lasta intertraktado en Seulo dum UK. Restas lakunoj en la financa raporto. Sed ankaŭ post IJK, la situacio plu ŝvebas.

FPEF 266,38 -- plus 0,90%, ĉefe pro la pozitiva ondo de luigoj.

KCE 919,31 -- plus 1,00%, pro la aktiveco en julio, dum daŭre stagnas la financaj rezervoj, kompare kun la kapitalo en nemoveblaĵoj.

LF-koop 195,79 -- plus 2,00%, pro la fortiĝo de la interna strukturo, la kreskantaj financaj rezervoj danke al la nemoveblaĵoj, la eldonagado.

PEN 182,28 -- plus 0,50%, pro la fortiĝo de la interna strukturo.

La monatoj junio-julio konfirmis la negativan evoluon ĉe UEA, dum TEJO ankoraŭ ne solvis ĉiujn problemojn lige kun sia emancipiĝo. En la medio de la Pakto restas malfruo en la financa vigliĝo de KCE, kompare kun aliaj subjektoj.

(HeKo 655 4-C, 18 aŭg 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0674 s s 
  Total: 0.0829 s s