Esperanta Civito

Abontarifoj 2018 por la gazetoj de LF-koop


Danke al la valoriĝo de la EU-valuto, la abontarifo de la kultura revuo "Literatura Foiro" por eŭrolandoj restos la sama en 2018: 45 eŭroj. Male, la internacia abontarifo aktualiĝos je 54 svisaj frankoj. Eblas rabatoj en landoj ekster la kontingento 1 de la Monda Banko, se la abonanto havas la esperantan civitanecon.

Estas menciende, ke LF en ĉiuj siaj ses numeroj havos ok pliajn paĝojn ekde februaro 2018, kiam ekos ĝia 49a jarkolekto (sinsekve, senpaŭze kaj akurate). Tiuj ok paĝoj estos redaktataj interkonsente kun Feminisma Esperanta Movado, pro la ensorbo de "Femina" ene de LF. Kiuj pagis por abono al la reta "Femina", tiuj rajtas rabati la pagitan sumon el la LF-abono por 2018.

La abontarifo de "Heroldo de Esperanto", kiun LF-koop ree proprietos ekde Novjartago 2018, estas ankoraŭ decidota.

La tarifo de "Homarane", debitata kiel apartaj kajeroj, estas tiu indikita en la koncerna numero.

Por abonoj kaj informoj: lf-koop ĉe esperantio.net

(HeKo 655 9-B, 1 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0513 s s