Esperanta Civito

UEA suspendita kiel borsanalizebla en aŭgusto 2017

La interna servo de fondumo Pro Esperanto preferas ne diskonigi la rezulton de Universala Esperanto-Asocio dum aŭgusto 2017, ĉar tio montrus subjekton kie ne indas investi. La situacio, jam malbona fine de julio, pli graviĝis pro kreskantaj misservoj. La analizistoj de FPEF ne certas, ĉu temas nur pri subite eksterordinare negativa konjunkturo aŭ pri interna struktura problemo, kvankam ne ĉio ŝajnas misfunkcii (ekzemple plu funkcias libroservo kaj ĝirkonta servo).

Antiraŭmisto loĝanta en Bruselo resumis tiamaniere la situacion de UEA en la kutima skandalgazeto nordeŭropa:

"La damna hazardo tamen volis, ke la eraro [en cirkulero pri UK 2018] okazu ĝuste en periodo, kiam UEA ricevas amason da kritikoj: eraregoj kaj erarado en la Jarlibro (akompanataj de daŭraj vekrioj de komitatanoj, plendoj pri malsameco inter papera/reta JL kaj opiniŝtormo en la Komitato pri la maniero eliri el la kaĉo — ĝis nun sen rezulto); volontuloj duonsciantaj la lingvon (ĉu nur min ĉi tio aparte ŝokas?) kaj surŝultrigantaj fundamentajn taskojn — eble baldaŭ ni vidos la sekvan lernanton de Esperanto kiel KKS aŭ libroservisto[n]; prava aŭ malprava konfliktado kun TEJO kaj ĝistedaj alvokoj pri maldung(iĝ)o. Se ne paroli pri la ĉiama membrofalo (kaj sekva finance zorgiga problemo), kiu tiom nature instaliĝis en niaj kapoj, ke ni eĉ ne plu memoras ĝin." Por fini per kamaĉeska tropo:

"Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto."

[HeKo 656 2-C, 3 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0559 s s