Esperanta Civito

La Kapitulo kunvenos ankaŭ pri Katalunio

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al skajpa kunveno, 19 septembro 2017. El la sep membroj, tri situos samloke, en urbo Malago. Unuafoje partoprenos c-ano Libéré Mudende, nova vickonsulo pri socialaj aferoj.

Verŝajne la politike plej reliefa temo estos la demando pri la referendumo en Katalunio, kiun katalunistoj forte subtenas, favore al secesio el Hispanio. La temo ricevis la atenton de Kataluna Esperanto-Asocio, Hispana Esperanto-Federacio kaj Universala Esperanto-Asocio, en maniero ĝenerale nerekta.

Jam en 1996 Hispana Esperanto-Federacio sin esprimis kontraŭ la aliĝo de KEA al UEA kiel landa asocio, samranga al HEF. La tiama prezidanto, s-ro Alonso Nuñez, komunikis vetoon, kvankam ĝi apenaŭ influus la UN-kongruan strategion de Roterdamo (unu ŝtato, unu landa asocio). Tiu vetoo neniam estis ripetita, sed ankaŭ neniam dementita.

Nome de KEA, s-ro Alfons Tur ĵus komunikis la sekvan:
"KEA estis kaj restas sendependa de HEF. KEA oficiale subskribis la tiel nomatan "Pakton por decidrajto" kiu, surbaze de la art. 19 de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj depostulas la okazigon de referendumo en Katalunio, en kiu oni decidu la politikan estonton de nia lando. Nun la referendumo jam estas kunvokita de la kataluna Registaro, malgraŭ la minacoj kaj malpermesoj de la hispana Ŝtato. KEA ne prenis oficialan sintenon rilate al la respondo al la demando kiu estas <sendependeco jes/ne>".

Alivorte, KEA favoras al la referendumo, eĉ se ĝi ne decidis por kiu voĉo instigi.

Demandite pri la nuna pozicio de HEF, prezidanto Antonio Del Barrio ne respondis. Tamen dum UK en Seulo reprezentanto de KEA unuafoje salutis la kongreson kiel reprezentanto de landa asocio, reklamante la deziron de katalunaj esperantistoj havi sendependan ŝtaton kun Barcelono kiel ĉefurbo. Kaj la ĉeestanta HEF-vicprezidanto (kaj UEA-komitatano) Ángel Arquillos neniom kaj neniel protestis.

[HeKo 658 2-C, 14 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0565 s s