Esperanta Civito

Gravan atingon de individuo kompromitas informadiko

La 13an de septembro vespere la redakcia direktorino de Unesko-Kuriero, Jasmina Šopova, dissendis mesaĝon al dek sep funkciuloj de Unesko. En la mesaĝo ŝi kunsendis al la kolegoj tri fotojn pri Unesko-Kuriero en esperanto senditajn de mi.

Post mia danka respondo, la direktorino plendis ke ili ne sukcesis elŝuti ĝin ĉar la UEA-retejo postulas tajpi ciferon. Tio estas neebla por neesperantistoj. Jen ŝia unua mesaĝo esperantigita de S-ro Andrej Pechonkin (Rusio) , membro de la Teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto:

"Karaj kolegoj,
mi ĝojas informi vin, ke la Kuriero estas publikigita en esperanto ekde ĉi tiu somero. Ĝi estis lanĉita ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, de la 22a ĝis la 29a de julio [2017], kiun ĉeestis 1.300 partoprenantoj el 62 landoj (vidu fotojn sube). Mi ankaŭ feliĉas bonvenigi Trezoron Huang Yinbaao , ĉefredaktoron de la esperanto-versio de la Kuriero."

"Bonvolu noti, ke estontece ni devas mencii, en nia korespondado kun la kontribuantoj kaj en la reklamcelaj materialoj, ke la Kuriero estas publikigata en la ses oficialaj lingvoj de UNESKO - araba, ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana - kaj kun-eldonata en la portugala kaj esperanto.
Dankon pro via atento, Jasmina"

La dua numero de Unesko-Kuriero estas senpage elŝutebla por esperanto-parolantoj ekde hodiaŭ ĉe. http://www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero

(Trezoro, Popola Ĉinio)

[HeKo 658 3-A, 15 sep 17]

UEA-ano havanta la esperantan civitanecon:
Mi komprenas ke la sukceso ĉe Unesko dependas de laŭdinda individuo, kaj ke UEA kontribuis por senfruktigi ĝin. Mi ne plu aliĝos al UEA en 2018.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0714 s s 
  Total: 0.0846 s s