Lingotesta sesio en Buĵumburo, decembro 2017
Kultura Centro Esperantista organizas la duan grandan lingvotestan sesion en Buĵumburo (Burundio), kunlabore kun Societo Internacia por Paco Universala, okaze de la Oka Afrika Kongreso de Esperanto (22-27 decembro 2017).
Tio estos escepta ŝanco por atingi superan diplomon de esperanto, interalie C2, kiun nur la Esperanta Civito rajtas doni. Sed eblos ankaŭ aliĝi por aliaj niveloj.
Ĝisnunaj kandidatoj:
C2 - c-ano Birindwa Mushosi (skriba sintezo pri: La socipolitika situacio en la afrika regiono de la grandaj lagoj).
C1 - c-ano Libéré Mudende
C1 - c-ano Frederiko Nimubona
C1 - c-ano Eric Nsengiyumva
C1 - c-ano Honoré Sebuhoro
C1 - c-ino Aléxandrine Tshamena Omba
C1 - c-ano Alphonse Waseka
B2 - s-ino Charline Buhendwa
Informas: kce ĉe esperantio.net
(HeKo 658 7-B, 18 sep 17)