Esperanta Civito

La Kapitulo diskutis pri la kataluna demando


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Malago, sub la prezido de la Unua Vickonsulo. La tagordo enhavis du ĉefajn punktojn: organize, la panoramo de la plenumendaj taskoj; politike, la diskuto pri secesiemaj teritorioj en Eŭropo, specife la kataluna demando. Intervenis gec-anoj Marie-France Conde Rey, Julio Herrero, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Rilate la organizon, estas rimarkinde ke la Konsulo ne havas plu specifajn delegojn: ŝia delego pri socialaj aferoj kaj Tria Mondo transiris al c-ano Libéré Modende. Sen. Nguefack gardas la kompetentojn preskribitajn de la Konstitucio.

Rilate la katalunan kazon (kaj aliajn, ekzemple la skotan), la Kapitulo konfirmas sian subtenon al la rajto je memdeterminado de la popoloj. Bedaŭrinde tiu rajto estas aplikebla nur se ekzistas taŭgaj leĝoj, kaj ĝuste la hispanaj kondukis al sakstrato. Laŭ la Kapitulo necesus normoj kiuj ebligas eliri, sed ankaŭ eniri subjekton de internacia juro, kaj la plej oportuna estas la duobla kaj paralela referendumo. Ekzemple, la tuta hispana popolo havu la rajton voĉdoni ĉu konsenti pri la secesio de Katalunio, samtempe kun la elektantoj en Katalunio: nur se ambaŭ referendumoj donus jesan rezulton, la secesio okazu.

Analoga proceduro por teritorioj kiuj dezirus eniri Hispanion: post la referendumo pri eksiĝo de Britio el Eŭropa Unio ne plu estas abstraktaĵo ke Ĝibraltaro inklinus al ŝanĝo de sia statuso; kaj se per eventuala aliĝo al Hispanio, tiam okazu duobla kaj samtempa referendumo.

Laŭ la Kapitulo, la nunaj hispanaj politikistoj, kaj precipe la maldekstruloj, devus ĉerpi inspiron el la federismaj ideoj de Blas Infante, por eviti la eksplodon de la situacio.

Se la Esperanta Civito principe subtenas la rajton je la memdeterminado de la popoloj, aliflanke ĝi ne donas rekomendon okaze de efektiva referendumo: ĉiuj Esperantianoj en Katalunio, Skotlando ktp balotu laŭ sia konscienco.

(HeKo 658 8-C, 19 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0578 s s