Esperanta Civito

For de Roterdamo kaj propagandospezen, aŭ male?


La rekorda deficito de UEA, ĵus malkaŝita de ties ĝenerala sekretario Martin Schäffer, vekis konsternon kaj protestojn en la Komitato de tiu asocio.

Baza protesto estas ankaŭ denunco: "La Komitato estis naiva akceptante buĝeton por 2017 kun la fantazia enspezo de 90.000 eŭroj el tute malcertaj subvencioj" resumas komitatano Osmo Buller, eksdirektoro kaj ankaŭ membro de la financa komisiono. Komisiono kiu tamen "palpis en mallumo same kiel la Komitato pro manko de informoj pri la financa evoluo".

Pli diverĝas la opinioj kiam temas pri la terapio. Unuflanke oni insistas pri restado en Roterdamo. Aliflanke oni opinias ke "teni la sidejon en Roterdamo estas frenezaĵo pro pluraj kialoj". Tamen la ĵusa aĉeto de dua nemoveblaĵo konfirmis la intencon resti en Nederlando. Unuflanke oni plendas ke la disponigo de mono por "movada evoluigo kaŭzis kreskon de la deficito: en la buĝeto 2018 oni radikale malaltigu tiun eron". Aliflanke oni replikas ke "sen movada evoluigo la ekzisto de UEA mem ne havas sencon".

Ŝajnas ke la ĝenerala kapitalo de UEA superas 1.800.000 eŭrojn. Sed tiel, la deficito prognozita por 2017 ne atingus tri procentojn de la kapitalo. Oni povus trankvile akumuli tridek tri jarojn da tiomaj deficitoj antaŭ ol bankroti... La struktura pasivo de UEA ne estus tiel timiga. Simple ĝi estas senefika, ĉar malgraŭ la deficitoj de UEA progresas nek la asocio nek esperanto pere de UEA.

(HeKo 659 8-A, 30 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0646 s s 
  Total: 0.0780 s s