Esperanta Civito

Katalunio en la agendo de la EU-Parlamento


Ĉi-semajne la Parlamento de Eŭropa Unio, kunsidanta en Strasburgo, pritraktos la situacion de Hispanio, kiu travivas gravan institucian krizon pro la kontestata referendumo en Katalunio. Por la debato estas atendata ankaŭ komuniko de la Komisiono.

"Estas tragike, ke la situacio en Katalunio evoluas kiel oni timis. La kreskanta konflikto ne estas solvo; nur konstrua dialogo, bazita sur la hispana konstitucio, povas progresigi la aferojn" deklaris Manfred Weber, kristandemokrata grupestro, do la sama partio de ĉefministro Rajoy. "La principo de laŭrajta ŝtato estas esenca kaj aplikenda por demokratio. Naciismo ne solvas la problemojn, nur kreas novajn."

Malsimila la pozicio de la irlanda deputito Matt Carthy: "Hieraŭ ni ne vidis kolizion inter polico kaj manifestaciantoj, sed ni vidis membron de EU kiu uzas la armitan policon por malhelpi la voĉrajton. Ni devas defendi la rajtojn de la popolo de Katalunio."

Efektive Madrido obstaklis la referendumon, sed ne sukcesis eviti ĝin.

(HeKo 659 9-E, 2 okt 17)

 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0576 s s