Esperanta Civito

Lexus ree anoncas duan numeron de HdE


Kultura Centro Esperantista, kiu mendis kaj pagis por kolektiva abono, vane protestis antaŭ semajno pro la malfruo de Lexus en la produktado de "Heroldo de Esperanto".

Efektive la brazila entrepreno unue reduktis la aperoftecon de trisemajna al monata periodaĵo (do 12 anstataŭ 17 numeroj jare), due eldonis nur unu numeron dum naŭ monatoj. Samtempe ĝi verŝis nur unu el la monataj partopagoj al la vendinto de HdE, kaj konsekvence la gazeto revenas al LF-koop ekde Novjartago 2018.

Malgraŭ la nepago de la ŝuldo al LF-koop (do nenioma elspezo pro la posedo de HdE dum 2017) kaj malgraŭ la enkasigo de abonoj fare de Lexus (do neta enspezo), la brazila eldonejo eĉ ne produktas Heroldon rete (sen pres- kaj sendokostoj).

S-ro Fabrício Valle ankaŭ ne aŭskultis proteston internan al la redakcio, rifuzante kunvoki al skajpa kunveno la redakcianojn por elekti novan ĉefredaktoron. Efektive la redakcio de HdE neniam kunvenis dum la tuta jaro.

Tamen li konstante anoncas ke la dua numero estas preskaŭ preta. Espereble ĝi estos legebla rete ekde oktobro, ses monatojn post la unua numero de la brazila epoko. Unua numero kiu bezonis kvar monatojn por aperi, se ne kalkuli ankaŭ la sep monatojn en 2016, post la aĉeto.

(HeKo 660 1-B, 3 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0561 s s