Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, aug-sep 2017


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 2.250,04 -- je minus 10%, pro la tre granda deficito anoncita por 2017, la malboniĝo de la servoj (katastrofa la jarlibro), la kreskantaj tensioj en la Centra Oficejo, la evidenta malkapablo de la gvidaj instancoj regi la situacion, la daŭrantaj problemoj kun TEJO. Antaŭ du jaroj UEA estis taksita je preskaŭ 3.000 -- laŭ la nuna paŝo ĝi perdas pli kaj pli sian kredindon ĉe la publiko.

TEJO 283,18 -- je plus 0,8%, ĉar oni enkalkulas la okazigon de la unua IJK en Afriko kaj la relative sukcesan transiron de la antaŭa al la nuna estraro. Tamen la financa raportado ankoraŭ suferas.

FPEF 267,57 -- je plus 0,45%, tial ke la pozitiva ondo de luigoj atingis ankaŭ Andaluzion kaj firmiĝis en Svislando, dum perspektive kreskas la stabo, ĉu en la legacioj ĉu aliloke.

KCE 930,61 -- je plus 1,23% pro la malrapida verviĝo de la financaj rezervoj (apud la granda kapitalo en nemoveblaĵo, egala al pli ol duono de la ĝenerala kapitalo de UEA), al kiu tre pozitive kontribuas la regula aperado de informa organo, "La eta heroldo de KCE".

LF-koop 198,53 -- je plus 1,4% pro la regula aperado de la ĉefa periodaĵo kaj eldonado de libroj (tria represo de la unua eldono de HEL, interalie, dum nur du jaroj), al kiu aldoniĝas la pli rapida verviĝo de la financaj rezervoj, pro la luigoj de la nemoveblaĵo. Ankaŭ la reproprietigo de "Heroldo de Esperanto" influas pozitive.

PEN 182,28 -- je plus 0,2%, esence pro la nemoveblaĵo.

La monatoj julio-aŭgusto konfirmis la tendencojn, vekante etan krizon de paniko ĉe UEA.

(HeKo 660 7-C, 7 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0721 s s 
  Total: 0.0860 s s