Esperanta Civito

"Femina" sukcese en la budapeŝta literatura kafejo


La ĉefredaktoro de "Femina", c-ino Perla Martinelli, prezentis hieraŭ la jardekon de la revuo, okaze de literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto.

La prezento enfokusiĝis ankaŭ al la feminismo, kaj specife pri la situacio en Esperantio. D-ino Martinelli bedaŭris la malfortan emon engaĝi sin, ĉe la esperantistinoj, tiel ke estis malfacile valorigi ilin per la kunlaboro al la revuo. Aliflanke kelkaj viroj bonege kontribuis, kiel c-anoj Kep Enderby kaj Leen Deij, bedaŭrinde jam forpasintaj. La rememoroj pri tiuj du civitanoj estis vigle kortuŝa.

Al la kortuŝo alternis humuro, kiam c-ino Martinelli rakontis ke UEA ne volis peri abonojn al "Femina", ĉar la CO en Roterdamo supozis ke la revuo ne daŭros pli ol unu jaron. Malgraŭ tiu aŭguro la revuo okupis tutan jardekon, por entute kvardek numeroj. La strebo poste transiri al reta eldonado fiaskis pro la atako de hakistoj, kaj la stabo senkuraĝiĝis.

Inter la enhavaj atutoj de "Femina" la iama ĉefredaktorino menciis la eseojn pri la Nobel-laŭreatinoj kaj la artikolojn pri la edzinoj de granduloj. Pri literaturo la revuo elstaris pro la subteno al la atelieroj de Feminisma Esperanta Movado, el kiuj fontis la rondo de "La Kompaso", kun du hungarinoj.

"Ni klopodis doni produkton kiu taŭgas kaj por virinoj kaj por viroj, ligante ĝin al la aktualeco kaj donante voĉon al la protesto, unuavice kontraŭ perforto al virinoj, kaj al arta kreivo, en beletro sed ankaŭ en kino" klarigis d-ino Martinelli.

Elstara estis la grafiko de "Femina", al kiu kontribuis diversaj artistoj, precipe Leonora González Torres kaj Rolf Ernst. La revuo iĝis vizitkarto por FEM, kio pozitive influis ĉe la Internacia Virina Konsilio.

La kontentige nombra publiko demandis pri diversaj detaloj kaj ĝuis bonan kafumadon.

(HeKo 661 8-B, 17 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0562 s s