Esperanta Civito

Madrido kaj Barcelono jam trans la Rubikono


Hodiaŭ je 15h30, per 70 voĉoj poraj, 10 kontraŭaj, 2 sindetenaj kaj 53 ne partoprenintoj la Parlamento de Katalunio aprobis rezolucion kondukantan al la apliko de la sendependiĝo. Favoraj estis la bloko de la katalunismaj partioj kaj la ekstrema maldekstro. Kontraŭis, sed partoprenis la baloton, la regiona grupo de Podemos. Ne partoprenis la tri partioj de la konstitucia arko, kie la plej tradiciaj estas la Popola de ĉefministro Mariano Rajoy kaj la Socialista gvidata de Pedro Sanchez.

Se ĝi naskiĝos kaj estos agnoskita, la nova ŝtato estos respubliko. Tial la secesio el Madrido implicus ankaŭ rezignon pri la monarkia sistemo, heredita laŭ la frankismo, kvankam demokratia.

Antaŭ ol la kataluna majoritato aprobis la sendependiĝon, ĉefministro Rajoy, kun la apogo de la socialistoj kaj de la nova partio Ciudadanos, proponis al la hispana Senato suspendi la garantiojn de la kataluna aŭtonomio, nome "komisari" la regionon kaj kunvoki novajn elektojn en Barcelono.

Ne estas tute klare kiel evoluos la "komisarado", bazita sur neniam aplikita konstitucia artikolo (la 155a), do sen precedentoj. Sed ankaŭ ne estas klare kiel moviĝos la katalunistoj, gvidataj de la regiona ĉefministro Carles Puigdemont, dum la venontaj tagoj.

La ĵusa aprobo de la rezolucio en Barcelono pruvas ke la sendependiĝo ne estis jam promulgita, kiam ekis la minaco uzi la artikolon 155. Nun tiu minaco estas plenumenda laŭ certa jura interpreto. Ĉu ankaŭ plenuminda laŭ politika interpreto? La kolizio ŝajnas ne plu evitebla.

[HeKo 662 9-E, 27 okt 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0623 s s 
  Total: 0.0750 s s