Esperanta Civito

Rekorda UEA-deficito kaj maldungo de Veronika Poór


La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus liveris la buĝeton por 2018, kiu proponas la rekordan malekvilibron de 140.000 eŭroj. "Tiun deficiton kovros nia kapitalo. Ĝis nun tiu kapitalo sukcesis resti sufiĉe stabila aŭ eĉ kreski de jaro al jaro, sed ni nun eniras situacion, en kiu ĝi riskas malkreski, ĉar la ĉiujaraj gajnoj (pro investoj, heredaĵoj kaj simile) kredeble ne sufiĉos por kompensi la malekvilibron en la spezoj" komentarias prezidanto Mark Fettes.

La prezidanto emfazas en gazetara komuniko ke ĉirkaŭ 72% de la buĝeto estas dediĉita al salajroj kaj honorarioj de dungitoj kaj kunlaborantoj: "ok en Roterdamo (nuntempe sep, pro la eksiĝo de la KKS-asistanto) kaj kvin aliloke, en Moskvo, Ribeirao Preto, Lomeo kaj Lokasso".

La konsternigan novaĵon ke "la kostoj superos la rimedojn je ĉirkaŭ 30%" akompanis la subita anonco pri la maldung(iĝ)o de d-ino Veronika Poór ĉi-jarfine. Tio tamen ne signifas ke UEA intencas ŝpari direktoran salajron, ĉar ŝin anstataŭos la nuna ĝenerala sekretario, s-ro Martin Schäffer! Ĉi-lasta ne loĝas en Roterdamo, sed parte en Meksiko kaj parte en Germanio.

Analoge al la krizo kaŭzita de alia hungaro (redaktoro de la asocia organo), anstataŭita de estrarano, denove estrarano transprenas la postenon de salajrato. Sed en la unua kazo Stefan MacGill rolis nur portempe, daŭre vicprezidante, dum en la dua Schäffer forlasus la estraran oficon, kaj lia posteno ekvakus.

Se la katastrofa buĝeto ŝokis komitatanojn, la ĉefburokratiĝo de la baldaŭ eksa ĝenerala sekretario kaŭzis pliajn zorgojn ĉe la samaj, ekzemple Barbara Pietrzak: "Mi protestas kontraŭ la arbitra decido de la estraro ŝanĝi la nunan ĝeneralan direktoron, donita per gazetara komuniko kun la samtempa informo pri ĝi en la komitata listo. Mi postulas ke, se la direktoro rezignis pri sia ofico, estu anoncita konkurso, kiel tio okazis antaŭe, kiam okazis elekto de Veronika Poór".

D-ino Poór ĵetas la spongon post malpli ol du jaroj. La koncerna gazetara komuniko atribuas al ŝi tiun ĉi deklaron: “La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj inter la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo. Mi tre ĝojas, ke mi povos transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj.”

La sama komuniko neniom aludas pri la konfliktoj inter ŝi kaj aliaj, specife la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

(HeKo 663 4-A, 1 nov 17)

S-ro Zlatko Tiŝljar komentarias:
La nuna stato de la Centra Oficejo estas nur komenco de fina agonio de tia kotizeca asocio kiu ne vidas manieron savi la saman organizan modelon.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0615 s s