Esperanta Civito

Akurate novembras la monata informilo de KCE


Kultura Centro Esperantista akurate dissendis la novembran numeron (9:2017) de "La eta heroldo de KCE". La monata informilo, en formato A3, estas ricevebla papere kontraŭ libervola donaco.

La ĵusa numero raportas pri du gravaj atingoj: la esperanta versio de Unesko-Kuriero, danke al s-ro Trezoro, kaj la atingo de la plena membreco de Esperanta Naturamikaro en Naturfreunde Internationale, danke al c-ano Giorgio Silfer. Krome ĝi raportas pri la aktiveco ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie KCE sola reprezentis nian lingvon dum la tuta 2017.

La informa organo komunikas detalojn pri la KCE-programo en 2018 kaj diversajn aktualaĵojn el la esperanto-mondo.

Danke al ĉi tiu gazeto la individuaj donacoj kreskadas ĉi-jare: meznombre sepcent svisaj frankoj monate, ĝis nun.

Por ricevi provekzempleron: <kce ĉe esperantio.net>

(HeKo 663 9-B, 6 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0557 s s