Esperanta Civito

Definitiva programo de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto


Buĵumburo komunikas la definitivan programon de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, okazonta en Burundio 22-27 decembro 2017.

Antaŭkongrese disvolviĝos du iniciatoj de Societo Internacia por Paco Universala (SIPU), aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La unua estos la oficiala lanĉo de esperanto-programo en la eduksistemo en Burundio, fare de la ŝtata Ministro pri edukado (18 decembro). La dua estos trejnado por 150 ĝis 200 kadroj de la Edukministerio pri pedagogio kaj didaktiko aplikitaj al la esperanto-instruado (19-21 decembro). Ambaŭ aranĝojn ĉeestos la Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Postkongrese okazos la ordinara parlamenta sesio de la Esperanta Civito (27-28 decembro), kiu interalie pritraktos amendojn al la Konstitucio kaj rezoluciojn pri la konduto de la Konsulino, Chamberline Nguefack Zedong (kiu interalie, laŭ mallaŭda mocio, mensogis publike pri rilatoj inter UETA-Konsilio kaj la Civita Kapitulo, klopodante kompromiti ilin).

La 8a AKE mem okupos tutan semajnon inter la supre indikitaj eventoj, traktante la ĉeftemon "Emancipiĝo, renaskiĝo kaj refortiĝo de Afriko". Intervenos c-ano Koffi Doumegnon, sekretario de UETA; sen. Mushosi Birindwa, regiona reprezentanto de UETA; sen. Frederiko Nimubona, prezidanto de SIPU; sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito (kiu aŭspicias la kongreson).

La kongreso enhavos plurajn diskutrondojn, interalie pri afrikaj virinoj, sub la kunordigo de sen. Alexandrine Tshamena Omba. Krome prof. Silfer gvidos esperantologian seminarion kaj prezidos lingvotestan sesion. Rimarkinda ankaŭ la vizito ĉe la projekto AmaHoro, kiun partoprenos, nome de Civila Esperanta Servo, c-anoj Claudiu Doda kaj Tihomir Lovriĉ.

La kongresa programo inkluzivas ankaŭ distran, muzikan kaj kinan vesperojn.

Informoj tra SIPU aŭ tra nia redakcio.

(HeKo 664 1-C, 6 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0536 s s