Esperanta Civito

Solidareco al Marco Cappato


Dimanĉon la 27an de majo la itala EU-parlamentano Marco Cappato kaj liaj kunlaborantoj estis agresitaj en Moskvo fare de ultranaciisma grupo. La parlamentano de la Radikala Partio, konata pro sia agado favore al esperanto, estis iranta kun delegacio kiu, sen flagoj kaj aliaj eksteraj signoj, volis liveri leteron al la urbestro de Moskvo. La letero koncernis la malpermeson kontraŭ la okazigo de Tago pri geja fiero en la rusa ĉefurbo.

La Konsulo de la Esperanta Civito sendis al Marco Cappato mesaĝon per kiu li "esprimas sian plenan kaj sinceran solidarecon al la viktimoj de la agreso. Ksenofobio, antisemitismo kaj ĝenerale malestimo kaj eĉ malamo kontraŭ la diversulo, pro ajna kialo inkluzive de la seksa orientiĝo, estas sociaj malsanoj pro kiuj ankaŭ la esperanta popolo suferis kaj suferas."

La Konsulo aldonis la rimarkon ke "eĉ esperanto-organizoj povas esti infektataj de tiu malsano: Internacia Esperanto-Ligo, fondita en 1936 kaj ĝis nun ekzistanta sub alia nomo, antaŭ la mondmilito sed ankaŭ poste toleris agojn kiuj kontraŭas la homajn rajtojn, nome de neŭtraleco interpretata kiel politika indiferento. Tian eraron ne intencas fari la Esperanta Civito, kaj tial mi estas al vi skribanta ĉi tiun leteron", konkludis c-ano Giorgio Silfer.

[HeKo 330 5-C, 30 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0702 s s 
  Total: 0.0863 s s