Esperanta Civito

Kompleta la 48a jarkolekto de Literatura Foiro


Estas presata la numero 290 (decembro 2017) de "Literatura Foiro", por ke ĝi atingu akurate la abonantaron. La numero fermas ne nur la 48an jarkolekton, sed ankaŭ la unuan trijaran mandaton de gec-anoj Zlatoje Martinov (ĉefredaktoro) kaj Perla Martinelli (asista redaktoro), kaj eĉ longan vicon de 35 numeroj, kies kovropaĝoj estis dediĉitaj al neesperantaj verkoj, kie tamen ludas rolon esperantisto kaj esperanto.

La unua temis pri la figuro de Don Fermín en la hispana romano "Niebla" de Miguel de Unamuno, la tridekkvina temas pri knabo Niila en la sveda romano "Populärmusik från Vittula" de Mikael Niemi. Kritikan eseon pri la koncernaj verko kaj aŭtoro ĉiam akompanas la traduko de ĉefa fragmento: ĉi-lastan prizorgis plej ofte talenta samlingvano, dum la plej asidua kontribuinto al la akompana artikolo estis c-ano Giorgio Silfer.

LF 290 proponas artikolon de Zeki Ergas pri la ĵusa Nobel-laŭreato Kazuo Ishiguro, kun specimeno el ties verko "La enterigita giganto". La tradukan ĝenron riĉigas ankaŭ Carmel Mallia el la malta, Zlatoje Martinov el la bosna, Espopore el la rusa.

Originalaj paĝoj proponas la poezion de Mao Zifu kaj de Mikaelo Bronŝtejn, la prozon de Julian Modest kaj Vinko Oŝlak. Recenzojn provizis Carlo Minnaja, Zlatoje Martinov kaj Sdravko Seleŝ. Lingvistika eseo de Fernando Pita pritraktas la tupian lingvon, kies gramatikon elspuris esperantisto.

"Literatura Foiro" proksimiĝas tiel al sia ora jubileo, trafante ĉiun rekordon de kultura revuo en esperanto. LF-koop posedas, eldonas kaj administras ĝin. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 665 3-B, 19 nov 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0369 s s 
  Total: 0.0498 s s